Ádám Bochor
Aspekto
Ádám Bochor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1885 en Miercurea Ciuc |
Morto | 24-an de julio 1973 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv22-12-4 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
BOCHOR Ádám (bokor) (naskiĝis la 10-an de novembro 1885 en Csíkszereda, mortis la 24-an de julio 1973 en Budapeŝto) estis hungara kuracisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bochor finis la medicinon en Budapeŝto en 1912. En la unua mondmilito li estis soldatkuracisto. Li laboris en Tribunala Medicina Instituto (1919–43), poste li estis ĉefkuracisto de la akcidenta malsanulejo (1943). Oni kvalifikis lin privatprofesoro pri tribunala medicino (1929). Li establis la Asocion Sankta Lukaso de Katolikaj Kuracistoj (1931). Liaj artikoloj aperis en gazeto de asocio, Katholikus Szemle kaj en Vigilia. Pli poste li estis centra litregistranto, (1946), poste kuracisto de ŝipfabriko de Óbuda (1952–63).